Загрузка страницы

Mikaelo Bronŝtejn. Temoj-4. V1

Jubileoj de mondkonata esperantisto Mikaelo Bronŝtejn estas la kialo por okazigi en lia loĝurbo Tiĥvin TEMojn – Tiĥvinajn Esperanto-Metiejojn. La 15-21-an de julio 2019 okaze de 70-jariĝo de Mikaelo triumfe pasis TEMoj-4. “Esperanto: первый канал” sukcesis fari multajn interesajn intervjuojn dum tiuj ĉi ravaj festaj tagoj, sed ne sukcesas prilabori kaj afiŝi ilin ĝustatempe. Ĝuu po-gute! Ni komencas, nature, de la jubileanto.
Unuavice Mikaelo substrekas, ke organizado de TEMoj estas rezulto de kolektiva laboro de ĉiuj membroj de Tiĥvina Esperanta Klubo. Volonte li rakontas ankaŭ pri regulaj venkoj de la kluba teamo “Esperanto” en la urbaj intelektaj ludoj “Trejn Brejn”, la imitinda ekzemplo por inde kaj nature popularigi Esperanton. Poste temas pri kiel riĉiĝis la tri ĉefaj branĉoj de aktivado de Mikaelo dum la lastaj 5 jaroj: instruista laboro (ĉijare sep liaj kursanoj sukcese venkis lian legolibron “Diko, Dinjo kaj aliaj estaĵoj"), verkado (aperis la plej granda kaj la plej grava por la aŭtoro romano "Mi stelojn jungis al revado" kaj la 5-a poemaro "Vivteatro"), vojaĝoj kun prelegoj, koncertoj kaj kursoj (en Francio, Suda Koreio, Slovakio kaj multaj aliaj landoj). Leviĝas demando pri kio estas instruata en C-nivela kurso kaj kiel ĝi diferencas de la kurso pri tradukado (menciatas traktado kun la fama rusia verkistino Dina Rubina pri tradukado de ŝia romano “Blanka kolombino de Kordova”). Konkludo: verki en Esperanto estas pli interese, ol en la rusa, ĉar konstanta bezono inventadi novajn vortojn estas duobla kreado…
Enorma pluvego ĉesigis la daŭrigendan intervjuon ...
Filmis kaj muntis Karter (Aleksandr Basov)

15-21 июля 2019 уже четвёртый раз в Тихвине прошла эсперанто-встреча TEMoj (Tiĥvinaj Esperanto-Metiejoj), посвящённая очередному юбилею Михаила Бронштейна. Михаил подчеркнул, что за организацию этого грандиозного праздника мы должны благодарить всю команду Тихвинского эсперанто-клуба. Этот замечательный коллектив даёт нам и образец естественной популяризации эсперанто, выступая и побеждая на площадках городской интеллектуальной игры “Train Brain”. Идёт речь о достижениях Михаила за последние пять лет: преподавательская деятельность (авторский курс по учебному пособию “Diko, Dinjo kaj aliaj estaĵoj"), литературное творчество (вышел в свет и уже раскуплен тираж нового романа "Mi stelojn jungis al revado", опубликован 5-й сборник стихов "Vivteatro"), зарубежные турне с лекциями, концертами и курсами (во Франции, Южной Корее, Словаки и многих других странах). Затрагиваются вопросы сложности перевода, упоминается договорённость с Диной Рубиной о переводе её романа «Белая голубка Кордовы».
Сильнейший ливень прерывает интервью…
Filmis kaj muntis Karter (Aleksandr Basov)

Видео Mikaelo Bronŝtejn. Temoj-4. V1 канала Esperanto: Первый Канал
Показать
Комментарии отсутствуют
Введите заголовок:

Введите адрес ссылки:

Введите адрес видео с YouTube:

Зарегистрируйтесь или войдите с
Информация о видео
24 октября 2019 г. 3:28:26
00:25:46
Яндекс.Метрика