Загрузка страницы

KER-2019

La 7-an de aprilo 2019 en Moskvo pasis unuka KER-sesio: la unuan fojon en Rusio okazis distanca parola KER-ekzameno per interreto. Tuj post la ekzameno la partoprenintoj rakontas pri la proceduro kaj siaj impresoj. Svetlana Smetanina, la ĉefadministranto de la Moskvaj KER-sesioj, faras enkondukajn vortojn kaj kore dankas al la gastiganto Aleksej Panov. Temas pri Elmit - aktivulo de tiu ĉi kanalo, kiun ankaŭ ni danku pro la filmado kaj muntado de tiu ĉi filmeto. Vi aŭdos ankaŭ aliajn ekzamenitojn - kiuj sin provis ĉe la niveloj B2 kaj C1. Entute tiun ĉi eksperimentan sesion partoprenis 7 homoj el Moskvo, apudmoskvaj urboj kaj la Granda Novgorodo. Ĉiuj bone sukcesis kaj restis tre kontentaj. Iam eble ni proponos al atento de interesitoj plenajn intervjuojn kun iuj el la ekzamenitoj. Venu al KER - estas interesa, kleriga kaj plezuriga travivaĵo!
Multe pli detale pri la moskvaj sesioj eblas legi en la grupo VKontakte https://vk.com/ker9moskvo

Видео KER-2019 канала Esperanto: Первый Канал
Показать
Комментарии отсутствуют
Введите заголовок:

Введите адрес ссылки:

Введите адрес видео с YouTube:

Зарегистрируйтесь или войдите с
Информация о видео
8 октября 2019 г. 2:01:29
00:04:00
Яндекс.Метрика