Загрузка страницы

10a AOK de Esperanto - Korea Kanto de AMUZE: Sola Arirang | 국제어 에스페란토로 듣는 홀로 아리랑

La korea rondo Amuze kantas en la 10a Azia-Oceania Kongreso.

작사 한돌 | 작곡 한돌 | 노래 서유석 | 발표 1990 | 번역 최대석

홀로 아리랑
Sola Arirang

En fora Donghe maro, al Sola insulet'
ankaŭ hodiaŭ eble blovas forta vent'.
Per vizaĝeto alfrontas venton vi.
Ho, Dokto, ĉu l' nokton bone dormis vi?

Arirang, Arirang, Sola Arirang,
Arirang monton transiru kune ni.
Se voje lacas ni, eĉ kun ripoza ir'
manon en mano plu iru kune ni.

Gumgangsan-akvo pura fluas al Donghe mar',
ankaŭ Soranksan-akvo ja al Donghe mar'.
Kiel aliras do ĉiu kor' de ni?
Kiam do unu fariĝos ĉiuj ni?

Arirang, Arirang, Sola Arirang,
Arirang monton transiru kune ni.
Se voje lacas ni, eĉ kun ripoza ir'
manon en mano plu iru kune ni.

Per ŝipo venu de Dumangang el Bekdusan,
iras ni ŝipe de Ĝeĝu kun Hallasan.
Sur vojo ĉe Dokdo ŝipojn ankru ni
kaj bonvenigu la sunleviĝon ni.

Arirang, Arirang, Sola Arirang,
Arirang monton transiru kune ni.
Se voje lacas ni, eĉ kun ripoza ir'
manon en mano plu iru kune ni.

* Donghe maro: la Orienta maro, kiu situas inter Koreio kaj Japanio.
* Dokdo: Sola insuleto, nomo de la insulteto en la Orienta maro.
* Gamgangsan-akvo: akvo de la monto Gumgangsan en norda Koreio.
* Soraksan-akvo: akvo de la monto Soraksan en suda Koreio
* Dumangang: nomo de la rivero en norda Koreio, kiu fluas el Bekdusan.
* Bekdusan: nomo de la monto en norda Koreio.
* Ĝeĝu: nomo de la plej granda insulo en suda Koreio
* Hallasan: nomo de la monto, kiu troviĝas en Ĝeĝu.

Teksto muziko: https://chojus.tistory.com/5189

Видео 10a AOK de Esperanto - Korea Kanto de AMUZE: Sola Arirang | 국제어 에스페란토로 듣는 홀로 아리랑 канала Chojus Europe
Показать
Комментарии отсутствуют
Введите заголовок:

Введите адрес ссылки:

Введите адрес видео с YouTube:

Зарегистрируйтесь или войдите с
Информация о видео
11 ноября 2022 г. 12:05:28
00:05:32
Яндекс.Метрика